Skip to main content
BabiBEJO - La podkasto de BEJO

BabiBEJO - La podkasto de BEJO

By Babibejo

Nur loko por paroli, aŭskulti kaj amuziĝi.
Ni intervjuas Esperantistojn tra la tuta mondo.

Gastigantoj:
Eduardo Garcia kaj Mihaelo Bento;

Sendu mesaĝon al ni: babibejopodcast@gmail.com
Available on
Google Podcasts Logo
Pocket Casts Logo
RadioPublic Logo
Spotify Logo
Currently playing episode

S02/EP07 - BabiBEJO k. Usone Persone

BabiBEJO - La podkasto de BEJOMar 23, 2024

00:00
01:03:01
S02/EP07 - BabiBEJO k. Usone Persone

S02/EP07 - BabiBEJO k. Usone Persone

Profitu la babiladon inter diversaj interesaj gastoj!

Sugestojn kaj komentojn bv. sendi al babibejopodcast@gmail.com


Mar 23, 202401:03:01
S02/EP06 - Doĉjo - Lingvinstruisto

S02/EP06 - Doĉjo - Lingvinstruisto

Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Doĉjo, instruisto pri lingvoj!

Doĉjo (Doug) Duea loĝas en Minneapolis, Minnesota (Usono), kaj li estas instruisto de la hispana kaj la franca lingvoj ekde 30 jaroj. Li esperantistiĝis en 2016 kaj sukcese trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 en junio de 2023. Li taksas sin lingvemulo kaj emas lerni lingvojn, kiel la italan kaj la germanan.

Jul 29, 202331:52
S02/EP05 - Allan Argolo - Prezidanto de AERĴ
Jun 06, 202328:24
S02/EP04 - Tobiasz el "Fremdulo en Francio"
Apr 01, 202332:06
S02/EP03 - Paulo Viana - Verkado kaj Tradukado

S02/EP03 - Paulo Viana - Verkado kaj Tradukado

Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Paulo Viana, kiu parolas pri lia VERKADO KAJ TRADUKADO.


- Kio motivigis vin komenci verki ?

- Kiom grava estas al vi verki?

- Machado de Assis - La fama brazila verkisto

- Pli gravas verki aŭ traduki grandajn verkojn?

- Kiun konsilon vi donus al novuloj?



Feb 10, 202330:09
 S02/EP02 - Karina Oliveira - Virtualaj E-Renkontiĝoj

S02/EP02 - Karina Oliveira - Virtualaj E-Renkontiĝoj

Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Karina Oliveira, kiu parolos pri Virtualaj E-Renkontiĝoj.


Jen kelkaj demandoj:

- La malfacilaĵoj pri lernado memstare

- La forto de la interago – virtualaj kunvenoj:

- La rolo de Duolingo 

- En kiu konsistas la facilaĵoj kaj defioj de la kunvenoj?

- Ĉu vi havas sugeston al novuloj kiuj ŝatus okazigi virtualajn E-renkontiĝojn?




Jan 21, 202335:29
S02/EP01 - Scienco kaj Podkastoj - Eva kaj Johannes
Oct 25, 202245:20
Ni anoncas la finon!

Ni anoncas la finon!

Ni volas diri ion gravan al vi.

Ni anoncas la finon …

Oct 17, 202201:19
Ep. 10 - Rafa, La Senlaca Verkisto - Pri Verkado

Ep. 10 - Rafa, La Senlaca Verkisto - Pri Verkado

Kial vi ekverkis kaj kiam?

Pri kio temas via verkado?

Ĉu vi havas celon ? Kiu ĝi estas?

Kion vi volas atingi per via kreado?

Kiom vi jam aperigis kaj cifere kaj papere?

Kiun vi legas lastatempe? Precipe en Esperanto.


Jun 15, 202227:15
Ep. 09 - Ella el Koreio - Socio kaj Kulturo de Koreio

Ep. 09 - Ella el Koreio - Socio kaj Kulturo de Koreio

Ella el Koreio - 


Mi estas Ella el Koreio. Mi loĝas en Busan, kiu estas la plej suda parto de Koreio, ĉemara urbo.

Mi estas instruisto de elementa lernejo kaj mi instruas Esperanton al knaboj, plenkreskuloj, emeritoj, blinduloj.
...................................

Jen la instigaj demandoj:


Ĉu vi povas sin prezenti?


Kiuj estas kelkaj stereotipoj pri koreanoj?

Kial ili ne veras laŭ via opinio?

Kio estas la diferenco inter la du Koreioj?

Ĉu budismo estas furora tie?

Ĉu la eduko tie estas altvalora?

Ĉu estas lastaj vortoj por niaj aŭskultantoj?



Jun 10, 202218:58
Ep. 08 - Maŭrico aŭ Rico (el Italujo) - ("Estu fiera pri via Esperantisteco!")

Ep. 08 - Maŭrico aŭ Rico (el Italujo) - ("Estu fiera pri via Esperantisteco!")

"Estu fiera pri via Esperantisteco!"


- Sendu mesaĝon al ni. Ni voĉlegu dum la epizodoj: babibejopodcast@gmail.com 


Maurizio Giacometto

Maurizio Giacometto (Rico, en Esperantujo) tiom amas Esperanton, ke li lernis ĝin dufoje: unue en sia lernejo kiam li estis juna kaj denove antaŭ kelkaj jaroj.

Rico estas unu el la kunlaborantoj en la progresiga retejo uea.facila.org. Tie li respondecas pri la rubriko ‘Libroservo’, verkas artikolojn kaj voĉlegas multajn el ili. Sian voĉon li ankaŭ uzis kiel voĉaktoro en la lastatempe eldonita libro de Tim Owen ‘Complete Esperanto’. Ekde 2019 li kunlaboras kiel ‘onklo’ en la programo ‘Ekparolu!’ de edukado.net kie kun plezuro li helpas al novaj lernantoj ekuzi la lingvon. Revema verkemulo, Rico verkas mallongajn rakontojn kaj mikronovelojn kaj de tempo al tempo artikolojn por diversaj naciaj kaj internaciaj gazetoj. Ankaŭ tradukado interesas lin kaj lastatempe li aldonis tradukon de publikigita libro ‘Ekster la kuniklejo’ https://esperanto.org.uk/store/product/346-ekster-la-kuniklejo/ al siaj privataj traduk-spertoj. Ekde septembro 2021 li estas studento de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato UAM de Poznano, Pollando.


Temoj parolataj dum la epizodo:


- Pri la problemo pri ekonomie dominantaj kulturoj kaj lingvoj tra la mondo.

- Ĉu ni devus ataki la anglan? Aŭ plibone, kunvivi kun ĝi kaj eĉ apogi ĝin? 

- Sŭr neŭtrala lingva Fundamento: la rolo de Esperanto.

- Ĉu kiam mi estos pli memfida mi faros ion? Tute ne. Komencu simple!

- Pri Ekparolu ene de edukado.net - Platformo por babili Esperanton senpage. 


Jun 05, 202235:55
Ep. 07 - Stela el Hungario ("La riĉecon de Esperanto mi ankoraŭ trovis nenie")

Ep. 07 - Stela el Hungario ("La riĉecon de Esperanto mi ankoraŭ trovis nenie")

Hodiaŭ ĉe BabiBEJO parolas STELA el Hungario!

_____________________________________

Kiu ŝi estas?

Stela Besenyei-Merger estas longtempa aktivulo en Esperantujo. Originale sociologo kaj artedukisto, inter alie kunorganizanto de amaso da renkontiĝoj ekde infanaĝo, verkas blogon Stela ĉiam nur kritikas de pli ol dek jaroj, kaj kreanto de La Bona Renkontiĝo podkasto.

Nuntempe okupiĝas pri la projekto Bobelarto: kuraĝigante homojn verki kaj legi en Esperanto. La komunumo bonvenigas ĉiujn, kiuj amas literaturon.

Ŝi ankaŭ kunorganizas la Interkulturan Novelo-Konkurson, pretigas defion kiel la Monda Verk-Monato kaj ĝenerale entuziasmigas homojn pri uzi por arto nian komunan lingvon.

_____________________________________

Temoj parolataj dum la diskuto:

- La lingva diferenco inter paroli kaj verki

- La kutimo legi. Enkonduku ĝin en vian ĉiutagan vivon, nepre!

- Pro kio indas verki, ĉefe en Esperanto

- Podkastoj

- Sugesto de la invitito: "Ne foriru hejmen sen libro!"

- Bobelarto: Kio ĝi estas.

_____________________________________

Menciitaj blogoj kaj ligiloj:

  - stelachiamnurkritikas.wordpress.com/

  - bobelarto.ink

_____________________________________

Ŝia fina sugesto: Legu, legu, legu! 



Apr 23, 202235:49
Ep. 06 - Marc Giraud (El Francio)

Ep. 06 - Marc Giraud (El Francio)

Ĉi foje ni havas la partoprenadon de Marc el Francio! 

Marc Giraud (prononci Mark Jxiro). Li estas muzikinstruisto kaj korusestro. Li malkovris kaj eklernis Esperanton en Junio 2018 kaj tuj enamiĝis en nia lingvo. Li trapasis sian KER-ekzamenon je la nivelo C1 en Majo 2019. Li kunlaboras kiel onklo en la programo "ekparolu" de edukado.net kaj instruas Esperanton rete por la Pariza klubo kiun li prezidas.  De 2020, li tre aktivas kadre de ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo.

Li aliĝis al la interlingvistikaj studoj en Poznano en septembro 2021.

Mar 20, 202216:23
Ep. 05 - César Dorneles (el Brazilo - Porto Alegre) - Esperanto estas relative facila kompare al aliaj lingvoj, sed ne tiom.

Ep. 05 - César Dorneles (el Brazilo - Porto Alegre) - Esperanto estas relative facila kompare al aliaj lingvoj, sed ne tiom.

Hej, Podkastaŭskultantoj! Jen nova epizodo por ke vi povu ĝui kaj lerni pli da Esperanto.

Feb 20, 202218:27
Ep. 04 - Daniel García (el Argentino) - "Mi eklernis Esperanton pro scivolemo"

Ep. 04 - Daniel García (el Argentino) - "Mi eklernis Esperanton pro scivolemo"

Hej! Aŭskultu novan epizodon!

La hodiaŭa gasto de nia epizodo temas pri Daniel Cotarelo.

Daniel Cotarelo García naskiĝis en 1957 en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kie li loĝas kun sia edzino Inés. Lia denaska lingvo estas la hispana kaj li lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Profesie li estas kontisto kaj laboras por informadika firmao, sed amatore li interesiĝas pri lingvoj, kaj speciale pri … – ĉu vi povas diveni pri kio temas? Jes, Esperanto. Li kunlaboras en la instruado de Esperanto al portugallingvanoj en Programo Mia Amiko, kaj al hispanlingvanoj en la interreta kurso de Kolombia Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio.

Jan 19, 202230:59
Ep. 03 - Rafa (el Portoriko) - "Estas multe da homoj kiuj estas Esperantistoj, sed ankoraŭ ne konas Esperanton".

Ep. 03 - Rafa (el Portoriko) - "Estas multe da homoj kiuj estas Esperantistoj, sed ankoraŭ ne konas Esperanton".

Dum la epizodo mi intevjuas Rafa el Portoriko. La transkribo aperos estonte!

Oct 08, 202123:53
Ep. 02 - Soraya (Argentino) - Handikapeco

Ep. 02 - Soraya (Argentino) - Handikapeco

Jen interesa intervjuo pri Handikapeco kun Soraya el Argentino!

Oct 06, 202116:50
Ep. 01 - Bonvenon! (pt)

Ep. 01 - Bonvenon! (pt)

No nosso primeiro episódio, entrevistamos Querino Neto, atual presidente da BEJO. Ele nos contou um pouquinho sobre o que é o esperanto e como aprender, sua experiência no movimento e muitas outras coisas!

Obs.: episódio em português.

May 30, 202124:33