La Kompanio
By La Malfamuloj
allmylinks.com/malfamuloj
La KompanioNov 13, 2020
E69a - Mensogoj de Esperantio (Season finale)
🤔 Kion diras Esperantistoj pri Esperanto kion vi mem ne kredas vera? Ĉu la kvanto da Esperantistoj? Ĉu la logika facileco lernebla en unu monato? Ĉu la utileco de via KER-diplomo? Ĉu la statistike komprobebla fakto ke Esperanto estas la plej bela lingvo? 🤯 📝 Skribu ĉi-sube en la komentejo tion kion vi aŭskultis 👇👇👇 Akompanu nin trairi longan liston da diraĵoj en Esperantujo (aŭ Esperantio, nur por ĉagreni la Civiton) sed ankaŭ kelkajn mensogojn kiuj iris tro for ene de sia propra merda sitelo... ------------------------------ 👍 Jen niaj retejoj: 📸Instagramo: www.instagram.com/lakompanio 🗿Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio 🎞️Jutubo: https://youtu.be/rh1dDFxLhKg 🎧Spotifajo: https://open.spotify.com/show/4W0jHDRIc9351I60ptQjmJ 🕺Tiktoko: (baldaŭ) 💰Patreon: https://www.patreon.com/lakompanio Dankon mojosuloj! #esperanto #esperantistoj #podkastoenesperanto #podkasto #videojenesperanto #videoenesperanto #koversacio #stultaĵoj #mensogoj
E68a - La Brazila Karnavalo
www.instagram.com/lakompanioLa Karnavalo de Brazilo estas la plej granda festo de la mondo, au tion ili diras... akompanu nin malkovri kelkajn sekretojn de la Karnavalo, kelkajn miskonceptojn kiujn homoj havas, je la mano de Pietro, kiu mem spertis la karnavalon jam dum pli ol 40 jaroj! ----------------------------------- Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo 🗿Fejsbuko 🎞️Jutubo 🎧Spotifajo 🕺Tiktoko: 💰Patreon:
E67a - Bestaj Astrologiistoj
🐶❤️🐱
Kiom multe vi amas viajn hejmbestojn? Ni certe amas niajn, sed ĉu sufiĉe multe por sendi ilin al akupunkturisto? Mi ne certas... akompanu nin tra la vojaĝo de besto-laborantoj kaj besto-ĉarlatanoj kiuj buntas en interreto nun... ----------------------------------- Jen la ligilo de Jutubo por ĉi tiu epizodo:
https://youtu.be/qZ-hjwDqkUk Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo 🗿Fejsbuko 🎞️Jutubo 🎧Spotifajo 🕺Tiktoko: (baldaŭ) 💰Patreon Dankon mojosuloj! #esperanto #esperantistoj #podkastoenesperanto #podkasto #videojenesperanto #videoenesperanto #koversacio #stultaĵoj
E66a - Masklaj Alfaj Viroj
Permesu min diri al vi sekreton, veraj viroj ne bezonas esti muskolaj, esti tutkorpe haraj, esti finance stabilaj, tute ne! Viroj bezonas trovi la sekretojn pri kiel sidiĝi aŭ kiel stari kiel vera alfa masklo. Viroj devas scii kiel trompe manipuli virinojn por seksumi kun ili. Viroj devas inspiri aliajn virojn por igi ilin voli esti kun aliaj alfaj viroj, fari ĉion kion alfaj viroj volas, adori ilin, ami ilin, eĉ amori ilin... Almenaŭ tion diras la "viraj trejnistoj"... sed kion diras ni? Nu, ni estas viroj, eble ni scias ion, ĉu ne?
-----------------------------
Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo 🗿Fejsbuko 🎞️Jutubo 🎧Spotifajo 🕺Tiktoko: (baldaŭ) 💰Patreon Dankon mojosuloj! #esperanto #esperantistoj #podkastoenesperanto #podkasto #videojenesperanto #videoenesperanto #koversacio #stultaĵoj
MSNTS - E9a - Vaglumoj kaj fajraj spiritoj
Mondaj Sekretoj ne tiom Sekretaj - 9a epizodo: Vaglumoj kaj fajraj spiritoj Ĉu vi iam marŝis nokte tra la arbaro, tra tombejo aŭ proksime de marĉoj kie akvo putra nutriĝas de mortintaj bestaj kaj plantaj kadavroj?! Ankaŭ mi ne, mi tre timus fari tion! Akompanu nin tra kultura vojo por klarigi kio estas la lumetoj kiuj aperas en tiaj lokoj, foje etaj, foje bluaj, kaj ofte prenataj en folkloraj rakontoj kiel animoj de batalantoj, amantoj aŭ plorantoj. -------------------------------------------------------- Apogu nin sekvante niajn kanalojn ĉe: 📷 www.instagram.com/lakompanio 👽 www.facebook.com/lakompanio ▶️ www.youtube.com/lakompanio Kaj ankaŭ konsideru apogi nin en Patreon: 💳 www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #esperantisto #conlang #msnts #mondajsekretojnetiomsekretaj #lakompanio #kioalia? #fuegofatuo #Will-o'-the-wisp #willothewisp #irrlicht #feufollet
MSNTS - E8a - La Bestego de Gévaudan
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 8a - La Bestego de Gévaudan (Ne forgesu aboni la kanalon 😎, mojosulo)
Bestego kiu atakis dum pluraj monatoj, paŭzis dum cent jaroj, kaj poste atakis nur infanojn... onidire ĝi estis inteligenta, ruza, kaj sentis specialan plaĉon por homa sango. Sed kio estis tiu besto kiu terurigis Francion kaj kies ĉasado restis en la legendoj de la lando? --------------- Jen niaj ligiloj: www.facebook.com/lakompanio www.instagram.com/lakompanio
Kaj se vi vere vere ŝatus apogi nin, jen nia Patreon: www.patreon.com/lakompanio
Malfamuloj E65a - La listo de Jeffrey Epstein
Multaj ege famaj famuloj de Usono, Eŭropo kaj Altnivelaj Religiaj Organizoj - do Esperantujo, aperis menciitaj en konversacioj kun la viktimoj de la Holivuda produktisto kaj homa trafikisto, Jeffrey Epstein. Surprize por neniu, neniu Esperantisto aperas en tiu listo. Ĉi tiu kaj aliaj despli teruraj stultaĵoj ene de la video. ------------------------ Jen la ligilo por aŭdi ĉi tion en Jutubo
https://youtu.be/bMxtOEnl-BE Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸Instagramo: www.instagram.com/lakompanio 🗿Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio 🎞️Jutubo: www.youtube.com/lakompanio 🎧Spotifajo: https://open.spotify.com/show/4W0jHDRIc9351I60ptQjmJ 🕺Tiktoko: (baldaŭ) 💰Patreon: https://www.patreon.com/lakompanio Dankon! #esperanto #esperantistoj #podkastoenesperanto #podkasto #videojenesperanto #videoenesperanto #koversacio #stultaĵoj
E64a - Decembraj Festoj tra Esperantujo
Ĉu vi rigardis ĉi tion kaj ankoraŭ ne abonis?! 👀👣👍🌐
Jen la fino de la 2023a sezono!! Sed ĉifoje vi ne devos atendi longe 😏 ĉi foje ni venos rapide (kiel ĉiam) 😉 baldaŭ, en januaro, (mi esperas) vi scios pli pri ni! Dume, ĝuu ĉi tiun kolekton de anekdotoj kaj tradicioj, kaj havu bonajn festojn kun viaj familioj, geamikoj kaj najbaroj!
🎁🧚♀️🎅🏼🎄🎁 #esperanto #podkasto #esperantista #esperantisto #december2023 #lamalfamuloj
---- 🎄🎁😉 Sekvu nin en niaj retejoj: www.facebook.com/lakompanio www.instagram.com/lakompanio www.tiktok.com/lakompanio
Se vi volas apogi nin, konsideru iĝi membro de nia Patreon www.patreon.com/lakompanio
E63a - Mistikaj Junuloj
Kio okazas kun junuloj kiuj ekde la apero de interreto akceptis kredi kion ajn venis al iliaj okuloj krom la tradiciajn religiojn de iliaj gepatroj? Kial kristaloj, kvarzoj, pendumiloj, taroko, horoskopoj, kaj kio ajn tra la grandega ebleco de opcioj inter ĉarlatanoj kaj falsaj profetoj iĝis denove furoraj? Kial tiuj junuloj sin dediĉas al homoj kiuj ne nur prenos ilian monon, sed ankaŭ foje iliajn aliajn posedaĵojn, kaj foje eĉ ili seksperfortos la junajn viktimojn 😱 ------------------ Se vi ŝatis ĉi tiun epizodon, konsideru aboni la kanalon, nian Patreon-paĝon kaj niajn sociajn retejojn 😉
📸Instagramo 🗿Fejsbuko 🎞️Jutubo 🎧Spotifajo 🕺Tiktoko: (baldaŭ) 💰Patreon
MSNTS - E5a - La sekreto de Ettore Majorana
⚛️🔭🇮🇹📐🧑🏻🔬
E5a - La Sekreta malapero de Ettore Majorana, fizikisto naskita en Italio kaj eĉ konsiderita tiel grava kiel Einstein (en vortoj de grandaj sciencistoj), estas jam de jardekoj sensolva mistero kun multaj eblaj finoj... 🧑🏻🤝🧑🏻 manenmane akompanu nin kaj malkovru la teoriojn kiuj ĉirkaŭiras ĉi tiun strangan homon.
Surklaku la dikan fingron 😉🖰👍 kaj ne forgesu aboni niajn aliajn kanalojn:
www.instagram.com/lakompanio www.facebook.com/lakompanio www.patreon.com/LaKompanio
#esperanto #esperantistoj #esperantapodkasto #mondajmisteroj #ettoremajorana
MSNTS - E7a - La Ĉupakabraso (la kaprosuĉulo)
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 7a 👽🐺🐐
La monstro kiu terurigis Portorikon, Usonon, Meksikon kaj Centramerikon de 1995 ĝis hodiaŭ, mortigante bestojn je strangaj manieroj, foje kaptita post aŭtakcidento, foje vidata tra la fenestro. La meksikanoj diras ke ĝi estas sia, la portorikanoj ankaŭ postulas la proprecon de la monstro, usonanoj foje diris ke ĝi venis el spaco, kaj eĉ amerikaj indianoj havis legendon rilatan jam de ducent jaroj. Sed kiu estas prava? Venu malkovri la veron de la Chupacabras, aŭ Kaprosuĉulo laŭ ĝia laŭvorta traduko. ------------------------------------- Se vi ŝatis la epizodon memoru klaki la abonan butonon! Ankaŭ sekvu nun en ĉiuj retejoj: www.facebook.com/lakompanio www.instagram.com/lakompanio
www.youtube.com/lakompanio Kaj se vi vere vere volas apogi nin, vi povas tion fari per nia paĝo de Patreon: www.patreon.com/lakompanio
Por pliaj podkastoj en Esperanto, trarigardu nian kanalon ;)
E62a - Toksika Pozitiveco
Ĉiam ridetu karaj!! Ĉio estos bone, vi nur bezonas pensi pozitive kaj akcepti ke ĉio fluu ĉirkaŭ vi, vi ne bezonas fari kion ajn, vi nur devas fidi kaj pensi pozitive, tiel via hararo ne falos, via laboro pli facilos, via malsano malaperos, kaj eĉ via ekzedzino abandonos sian novan edzon por reveni al viaj brakoj!! Vi nur pensu pozitive, kaj ĉio solviĝos sole! (Kompreneble ĉi tio estas sarkasmo, vi ja devas pensi realisme por scii kiel agi kaj kion esperi... pensi pozitive estas kvazaŭ pensi magie... ) -------------------- Trovu nin ĉie per @lakompanio okej? www.facebook.com/lakompanio www.instagram.com/lakompanio
Kaj se vi volas apogi nin, abonu la kanalon, kundividu la videon, kaj eĉ se vi ege ŝatas nin, iru al nia paĝo de Patreon: www.patreon.com/lakompanio
#esperanto #podkasto #toxicpositivity
MSNTS - E6a - La Perdita Legiono
Kiom ofte vi pensas pri la Romia Imperio? Jen unu el multaj ege mojosaj rakontoj de la legioj kiuj esploris la mondon konkerante, batalante, konstruante kaj edziĝante nome de la Gloro de Romio! Ĝuu ĝin tre, kaj ne forgesu aboni la kanalon kaj klaki sur la butonojn por plibonigi nian algoritmon 😎 ---------------------------------------------- Vi scias kie trovi nin @LaKompanio ĉie, ĉu ne? Instagramo, fejsbuko, baldaŭ tiktoko kaj telegramo. Ankaŭ! Se vi volas apogi nian agadon, ni havas paĝon ĉe Patreon kiu pretas ricevi ekde 3dolarojn ĝis 2 milionojn. Dankon al ĉiuj la jam-membroj de Patreon pro inspiri nin fari ĉi tion 😘😘 #esperanto #podkasto #perditalegiono #lostlegions #esperantistoj #msnts #lakompanio
E61 - Paralelaj Universoj
Ĉu vi sciis ke en ĉi tiu universo estas las plej sukcesa uzado de Esperanto? 🤯🤪 Ne, ĉi tiu epizodo ne temas pri la evento kiu iĝis tradicio dum la jaroj de pandemio, sed pri la veraj Paralelaj Universoj, ankaŭ konataj kiel la Pluruniversaro (Multiverse), sed tiu nomo ne taŭgas, samkiel Araneulo neniam estos tiom mojosa kiel Spajdermano. ---- Se vi legas ĉi tion, kial vi ne klakis la ŝatbutonon?
Mi donos al vi un minuton.
Dankon 😘
Nun, jen niaj retejoj, kaze ke vi ankoraŭ ne sekvas nin tie!
www.instagram.com/lakompanio www.facebook.com/lakompanio kaj se vi volas monhelpi, jen la ejo de Esperantujo kie estas la plej mojosaj esperantistoj: www.patreon.com/lakompanio Dankon pro legi ĉi tiun priskribon serĉante gramatikajn erarojn!! #esperanto #esperantistoj #esperantapodkasto #paralleluniverse #paralelauniverso #multiverse
MSNTS - E4a - La mistero de la Pasvojo Djatlov
Uralaj montoj, 1950aj jaroj, Sovetunio... Mistera fenomeno kiu restis sensolva dum jardekoj, kiu lasis 9 junajn viktimojn sub la neĝo, senŝuaj, duone senvestitaj, kaj eĉ kun rompitaj ostoj... kio okazis? Ĉu estis besto? Ĉu NIFO? Ĉu milita eksperimento? Malkovru la solvon je la fino de la epizodo, sed aŭskultu la tutan rakonton por kompreni kial ĉi tiu mistero restis (kaj ankoraŭ restas) sensolva... 🕬 Ne forgesu aboni niajn retejojn en instagramo, fejsbuko, kaj podkastejoj, 😉 ĉie @LaKompanio. Ankaŭ, se vi volas helpi nin per via malfacile enspezita kapitalo 💸, nur per la kosto de unu malvarma kafo 🥤, jen nia paĝo de Patreon: www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #podkastoenesperanto #msnts #mondajsekretoj #netiomsekretaj #esperantistoj
Malfamuloj - E60a - La Tempovojaĝantoj
🚀 🕘🕟🌀😵💫 Pietro kaj Karlos vojaĝos ne nur tra la tempo kaj siaj memoroj, sed ankaŭ tra la defioj naturaj kaj nenaturaj kiujn postulus vojaĝo tra la tempo. Akompanu nin kaj mem pensu kiujn vestaĵojn vi kunportus al via vojaĝo tra la tempo, kiun lingvon vi parolus, kaj kiel vi defendus vin mem kaze ke homoj de la pasinteco kredu ke vi estas demona sorĉisto. Ĉu vi parolus Esperanton kun pasinteculoj? 😲👌 Sekvu nian rekomendon pri podkasto en la hispana, la portugala, la kataluna, la hindia, kaj la angla: https://en.wikipedia.org/wiki/Case_63 Ankaŭ sekvu nian rekomendon apogi nin per Patreon, sekvi nin en sociaj retoj kaj ŝatklaki ĉi tiun epizodon. ☺️🙏 Ah! Ankaŭ, ne forgesu kundividi ĉi tion se vi ŝatis! Metu ĝin en viaj storioj de instagramo, fejsbuko aŭ kie ajn, kaj etikedu nin 😉
MSNTS - E3a - Alfredo Galán, la murdisto de la kartaro
En hodiaŭa epizodo, Chus rakontas al ni pri hispana seria murdisto Alfredo Galán, kaj kiel grave influas maskomunikiloj en la proceso trovi krimulojn, kaj eĉ kiel stultaj policistoj povas esti kiam la pruvoj tuŝas iliajn nazojn...
Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! ---------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie
Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio #Podkasto #podkastoenesperanto #seriajmurdistoj #serialkiller #serialkillerdocumentary #Esperanto #Esperantistoj
La Malfamuloj E59a - Sen klaĉo ne ekzistus Esperantujo!
Ni klaĉas, ni rakontas sekretojn, ni havas sekretojn, kaj sekrete ni decidas ke Esperanto estas la lingvo de niaj geamikoj, la lingvo por nia amanto, do... eble la titolo vere taŭgas. 😂😂😂 🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com/lakompanio 💸Apogu nin per via malfacile enspezita kapitalo en Patreon: www.patreon.com/lakompanio #esperanto #esperantopodkasto #esperantistoj #esperanta #enesperanto #duidiotojbabilante #laplejaveraĝajesperantistoj #neaŭduĉitionporlerninurporamuziĝi
MSNTS - E2a - Henri Landru, la blubarbulo de Gambais
En hodiaŭa epizodo, Alekĉjo rakontas al ni pri franca seria murdisto Henri Landru, la romantika amasmurdisto kiu ricevis milojn da francajn frankojn per violentaj murdoj... ege simile al Jako la buĉisto, nur tute inverse.
Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! --------------------------------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio Jutubo: www.youtube.com/lakompanio #esperanto #esperantapodkasto #msnts #mondajsekretojnetiomsekretaj #henridesireelandru
E58a - NPC en Esperanto kaj la Socio de Spektaklo
Malfamuloj E58 Karlos kaj Pietro revizias la ne-tiom-novan modon de tiktoko, la NPC (Ne ludeblaj roluloj en la angla), kaj ĉar esperantujo preskaŭ tute ne ekzistas en tiktoko (pardonu karaj 3 esperantistoj en tiktoko, sed kiu el vi faris la NPCn en Esperanto?) kaj aliajn sensenzaĵojn.
🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com/lakompanio 💸Apogu nin per via malfacile enspezita kapitalo en Patreon: www.patreon.com/lakompanio
#npc #npcreations #esperanto #esperantistoj #lamalfamuloj #lakompanio #malfamuloj
MSNTS E1 - Jako la buĉisto
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj
Bonvenon al Mondaj Sekretoj ne Tiom Sekretaj, la podkasto kie Carlos, Chus kaj Alekĉjo rakontos unu al la aliaj pri kazoj de famaj krimoj, historiaj kuriozaĵoj kaj preternaturaj fenomenoj, tiom strangaj, mojosaj aŭ kuriozaj ke ili ricevis la privilegion aperi en nia esperanta podkasto. Ĉifoje pri la plej fama seria murdisto de la mondo: Jako la buĉisto, la ventrotranĉisto, la murdisto... Jack the Ripper. ---------------------------------- La venonta epizodo estos gvidata de Alekĉjo, aŭskultu ĝis la fino por koni kelkajn detalojn pri ĝi. ---------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio Patreon: www.patreon.com/lakompanio #Podkasto #podkastoenesperanto #seriajmurdistoj #serialkiller #serialkillerdocumentary ##ESPERANTO #Esperanto #Esperantistoj
La Malfamuloj E57a - La Aŭtoŝtopista Galaksia Finvenkista Gvidlibro
7a Sezono, epizodo 57a Post 5 monatoj, la Malfamuloj revenas al niaj kompatindaj oreloj kiuj devas aŭdi ilin dum unu horo pri Artefarita Intelekto, Resaniĝo per Ekzerco, pri la Finvenkismo de ChatGPT, kaj pri Kapitalismo nur en la unua epizodo de ĉi tiu nova sezono! Nu, fakte, vi ne "devas, devas" aŭdi aŭ spekti ĉi tion... sed se vi faras, ni ege dankas!! Ne forgesu aboni niajn retejojn kaj kanalojn, kaj se vi (mal)ŝatas la videon, lasu komenton menciante kie ni forgesis akuzativon, aŭ pri kio vi konas iomete pli, aŭ kalkulu kiom da fojoj Karlos diris "li" anstataŭ "ŝi" ĉar genro estas konspiracio!! 😂😂😂 🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com/lakompanio 💸Apogu nin per via malfacile enspezita kapitalo en Patreon: www.patreon.com/lakompanio 👇Jen la ligilo por spekti en jutubo: https://youtu.be/gM1GB3JQn1A La Malfamuloj revenas, bejbi!! #esperanto #esperantopodkasto #esperantistoj #esperanta #enesperanto #duidiotojbabilante #laplejaveraĝajesperantistoj #neaŭduĉitionporlerninurporamuziĝi
E56a - Ĉu la tero estas fakte plata?
Kelkaj homoj hodiaŭ kredas ke la tero estas giganta globo farita el mineraloj, metaloj kaj aliaj elementoj flugante senkontrole tra la spaco tirata de nevidebla forto kiu venas de la suno... sed ni ĉiuj scias, ĉar ni ĉiuj vidas la veron per niaj okuloj: La tero estas plata, kaj la suno estas lampo je 600 kilometroj for de nia grundo, kaj nia mondo estas limigita de glacia murego kiu falas sur la dorso de kvar elefantegoj kiuj staras sur la ŝelo de giganta testudo kiu flugas pace tra la spaco... kaj Usono ne volas ke vi sciu ĉi tion! Kaj Aŭstralio ankaŭ ne ekzistas, kaj la Iluminatoj estas reptilaj framasonoj kiuj iras kontraŭ la plano de Dio kaj volas kontroli ĉiujn nin per iliaj televidprogramoj pri la Kardaŝanulinoj kaj pri objektoj kiuj ŝajnas normalaj sen ene ili estas kukoj!!! Ho, ve... ĝuu la epizodon! Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio kaj fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio kaj memoru ke ĉiuj niaj podkastoj estas ĉie tra ĉiuj platformoj, eĉ ĉe Muzaiko-Radio! #esperanto #podkasto #esperantisto #spiritismo #spiritism #mesmerism #kardec #foxsisters #esperanta #esperante #esperantumante
E55a - Spirita Tabulo kaj Mediumoj
Ĉu vi jam ludis per la spirita tabulo? Kiel vi diras "OuiJa" en via lingvo? Se vi povus paroli kun spiritoj por demandi specifan aferon, kion vi demandus? Akompanu nin trapasi plurajn anekdotojn pri homoj kiuj diris esti kapablaj paroli kun spiritoj kaj mortintoj... kaj vidu kiom fuŝe ili fiaskis ĉion, eĉ kreante religion!
Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio kaj Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio kaj memoru ke ĉiuj niaj podkastoj estas ĉie tra ĉiuj platformoj, eĉ ĉe Muzaiko-Radio! #esperanto #podkasto #esperantisto #spiritismo #spiritism #mesmerism #kardec #foxsisters #esperanta #esperante #esperantumante
E54a - Artefarita Papo kaj Esperanta Arto
Kiom da ne-lingve-rilataj Esperantistaj artistoj vi konas? Ĉu vi kredas ke pentraĵoj, skulptaĵoj, portretoj kaj dezegnaĵoj pri Zamenhof estas ĉio kion esperantismo provokas en artistoj?
(Averto: Dum la epizodo oni ankaŭ parolis pri la konekto inter artaj kacetoj, kun inteligento, kaj eĉ kun kapablo paroli Esperanton)
Ne forgesu aboni la kanalon!
Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per Patreon kaj per niaj instagramo kaj fejsbuko kaj ke ĉiuj niaj podkastoj estas ĉie tra ĉiuj platformoj, eĉ ĉe Muzaiko-Radio!
#esperanto #podkasto #malfamuloj #esperantaarto #esperantismo #esperantisto #esperante #esperanton #esperanti #esperantasesperantosesperantis #kiodiableperetikedojnipovasfarikajdirikionajn #popefrancis #aiart #aiartpopefrances #papafrancisco #papofranĉjolaunua
Ludi Ol Labori - 15 - Ne montru vian momion al viaj geamikoj!
Kion vi preferas, trovi l'amon de via vivo aŭ gajni la loterion? Se vi elektas unu, la alia porĉiame malaperas 0.0 Mi memorigas vin ke vi povas ekaboni ĉi tiun kanalon NUN, kaj se vi malŝatas nian enhavon, vi povas malaboni ĝin kiam ajn... sed prefere abonu! :D kaj ne forgesu ke ni havas pliajn projektojn, pliajn sociretajn paĝojn kaj ke ĉio iĝas multe pli bona en nia Patreon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #lol #esperantapodkasto #esperantopodcast
E53a - Mormonoj
Unu plia sekto ene de Esperantujo... chu ne? Mi daure ne kredas ke ekzistas Mormonoj ene de Esperantujo... sed se vi konas ilin, sendu al ili chi tiun videon! ----------------------------------------------------- Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
La Famuloj E6 - Edson Arantes do Nascimento
Pietro kaj Carlos denove parolas pri famula temo, kaj ili donas al ni la historion, onidirojn kaj klaĉojn de la legendo, de la sportisto, de "o Rei", Edson Arantes do Nascimento, a.k.k. Pelé.
#esperanto #podkasto #pele #edsonarantesdonascimento #lakompanio #lafamuloj
------------------------------
Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Pelé, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi takojn 😎
Apogu nin per via ŝatklako ĉe www.instagram.com/lakompanio kaj www.facebook.com/LaKompanio kaj www.youtube.com/LaKompanio ankaŭ, se vi tre tre ŝatas nian aldonon al Esperantuja Kulturo, apogu nin ĉe PATREON
Ambaŭ helpoj bonvenas tre. Kaj vi bonvenas des pli tre.
-------------------------------
E52a - Sektoj de Esperanto
Do, ĉu Esperanto estas Sekto? Hodiaŭ ni ekzkursas tra la valoj de religioj kultoj kaj sektoj kiuj prenis Esperanton kiel gravan lokon de sia kreda sistemo, sed ankaŭ ni iomete babilas pri la sekteco de Esperantujo. Sed unue, ĉu vi konsentas pri tio ke Esperanto ne estas sekto? Legu la jenan liston kaj komentu sube kion ni maltrafis:
Sankta Libro - La Fundamento
Grava Sanktulo - Zamenhof
Sankta Organizo - La Akademio
Idaj Sektoj - Ido, Interlingvao, ktp...
Ritualoj - Vestiĝi verde, kunporti pinglojn, ktp...
Preĝo aŭ himno - La Espero
Tio kaj pli en la plej freŝa epizodo de La Malfamuloj!!
-----------------------------------------------------
Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
E51a - Brazila idioteco kaj AI arto
Kio okazis en Brazilo dum la lastaj semajnoj?! Kion vi opinias pri Artefarit-intelektaj artaĵoj? Kiom da tempo pasas antaŭ ni parolas pri Zamenhof manĝante dolĉan ĉuron? Tio kaj pli en la plej freŝa epizodo de La Malfamuloj!!
-----------------------------------------------------
Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon!
www.patreon.com/lakompanio
#esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
Ludi Ol Labori - 14 - Ne seksumu kun mortintoj nek kun bestoj
Kio diable okazis hodiaŭ??? Karlos kaj @CatieKejti esploris temojn iom tro for de la limoj... sed ne for de Ludi ol Labori!! Sed unue: Ĉu vi preferus esti famega pro malbonŝanca akcidento kiun vi provokis, aŭ ege talenta sed senfama?
Ankaŭ, memoru ke ni havas paĝon ĉe Patreon, sendu vian belan monon al ni se vi amas nin 💕
www.patreon.com/lakompanio
www.patreon.com/CatieKejti
#esperanto #esperantajpodkastoj #esperantopodcast #podkasto #ludiollabori
Malfamuloj - E50a - Viktor But kaj konspiroj
En la 2a epizodo de la 6a sezono de La Malfamuloj Pietro kaj Karlos parolas pri la famega Esperantisto Viktor But, interesa komercisto kaj perfekta kapitalisto, ankaŭ konata kiel la ŝakristo de la morto. Aldone al tio ni esploras kelkajn stultajn konspirojn de la lastaj monatoj...
Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon!
#esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
Ludi Ol Labori -13 - Ne pafu sciurojn!
Ĉu vi pretas por ludi aŭ por labori?? Ni ĉiam 😎 (Zamenhof-taga Epizodo)
Akompanu nin revizii kelkajn bestajn rakontojn kaj aliajn stultaĵojn. Sed unue... ĉu vi preferus ke homoj sciu kiam vi enserĉas vian nazon aŭ ĉiun fojon kiam vi furzas?
-----------------------------------------
Ne forgesu aboni nian kanalon
Kaj se vi vere vere ŝatas nian programon, bonvolu iri al niaj Patreon-paĝoj!
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj #ĉuvipreferas #ludiollabori
-----------------------------------------
Fontoj de niaj novaĵoj:
Urso en kokaino - https://www.nytimes.com/2022/12/01/arts/cocaine-bear-true-story.html Maljunulo pafas sciurojn - https://www.insider.com/minnesota-man-war-squirrels-gun-shot-hits-neighbors-home-police-2022-12 Bestoj marŝas cirkle - https://www.informador.mx/tecnologia/Viral-No-tiene-fin-Captan-a-caballos-girando-en-circulos-en-China--20221204-0037.html Stranga skulpturo en muzeo - https://news.artnet.com/art-world/police-london-gallery-banksy-former-agent-sculpture-2226405
Ludi Ol Labori - 12 - Ne defiu japanojn en via drinkejo!
Ĉu vi pretas por ludi aŭ por labori??
Ni ankaŭ 😎 Sed unue...
ĉu vi preferus neniam plu finlegi libron, aŭ neniam plu finspekti filmon?
-----------------------------------------
www.youtube.com/c/catiekejti
www.patreon.com/lakompanio
www.patreon.com/CatieKejti
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj #ĉuvipreferas
-----------------------------------------
E49a - Simplaj Malfamuloj
Karlos kaj Pietro renkontiĝas denove por aldoni unu plian epizodon de la Malfamuloj.
-----------------
Se vi trovas ĉi tion amuzan, iru al nia www.patreon.com/lakompanio
Ludi Ol Labori - 11 - Ne manĝu la hejmtaskojn de aliaj infanoj!
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!!
Venu kun ni en nia dua sezono, post eta paŭzo, kaj malkovru la novajn ludojn kiujn ni kunportos! Sed unue...
Ĉu vi preferus havi la kapablon paroli kun balenoj, aŭ kun testudoj?
-----------------------------------------
www.youtube.com/c/catiekejti
www.patreon.com/lakompanio
www.patreon.com/CatieKejti
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj
-----------------------------------------
La Famuloj - 5 - Michael Jackson
Pietro kaj Carlos denove decidas eniri en polemikan famulan temon, kaj donas al ni la historion, onidilojn kaj klaĉojn de granda kokino, ne... de la reĝo de l' pop!
#esperanto #podkasto #michaeljackson #lakompanio #lafamuloj
----------------------------
Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Michael, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi picon 😎 apogu nin per via ŝatklako ĉe www.instagram.com/lakompanio kaj www.facebook.com/LaKompanio ankaŭ, se vi tre tre ŝatas nian aldonon al Esperantujo, apogu nin ĉe www.patreon.com/lakompanio Ambaŭ helpoj bonvenas tre.
----------------------------
Ludi Ol Labori - 10 - Ne boksu kontraŭ kanguruo!
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri kio okazas kiam la reĝino de iu eŭropa lando mortas... sed unue: Ĉu vi preferus laŭtlegi vian taglibron publike, aŭ havi pecon da laktuko inter viaj dentoj senscie dum unu plena tago?
-----------------------------------
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj
-----------------------------------
BV respondi la sekvan enketon!
Mitoj - e4 - La Sonĝo de Viŝnu
Dum la kvara epizodo de Mitoj, mi, Carlos, rakontos al ni tri historiojn el la Vedaj tekstoj, kiuj estas parto de la Hindua Religio. Sed atentu, ĉar tiuj rakontoj aperas iom miksitaj, kaj ties referencoj estas ne ĉiam klaraj. Mi honeste pardonpetas se mi iel eraris, mi neniel celis misrespekti ĉi tiujn kredojn... mi ne volas veki Kali kontraŭ mi.
----------------------------------
Apogu nin ĉe Patreon www.patreon.com/lakompanio
#esperanto #podkasto #mitologio #religio #veda #hinduismo
Ludi Ol Labori - 9 - Ne sendu nudajhojn per bluetooth en aviadiloj!
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin kio okazas kiam 2 aviadilaj pilotoj ekbatalas por preni la stirilojn... sed unue: Ĉu vi preferus trovi muŝon en via supo, aŭ trovi moneron en hunda merdo?
-----------------------------------------
www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj
-----------------------------------------
La Famuloj - 4 - Patrino Teresa de Kolkato
Pietro kaj Carlos venas en kiu estas plejeble la plej polemika video, por rakonti la historiojn de virino kiu estas amata kaj adorata kiel sanktulino ĉie tra la katolika mondo, sed kies vera historio nur montras ke ŝi estis sadisma kaj hipokriteca.
#esperanto #podkasto #motherteresa #lakompanio #lafamuloj
------------------------------
Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Teresa, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi picon 😎 apogu nin per via ŝatklako ĉe www.instagram.com/lakompanio kaj www.facebook.com/LaKompanio ankaŭ, se vi tre tre ŝatas nian aldonon al Esperantujo, apogu nin ĉe www.patreon.com/lakompanio
Ambaŭ helpoj bonvenas tre.
-------------------------------
Mitoj - e3 - Ketzalkoatlo kaj la 5a suno
Dum la tria epizodo de Mitoj, Carlos rakontos al ni pri la aztekaj dioj kaj origo de la mondo. Tiel ni ankau scios kiel oni inventis Pulkon (aztekdevena alkoholaĵo), kial grejnoj estas ĉie tra la tero, kaj kial ekzistas kuracigaj plantoj sur la grundo. Venontfoje, ni konos novan miton, heroon, aŭ legendon.
----------------------------------
Apogu nin ĉe Patreon www.patreon.com/lakompanio
#esperanto #podkasto #mitologio #aztek #quetzalcoatl
Ludi Ol Labori - 8 - Ne biciklu antaŭ kanadaj policianoj!
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri kion faras la Usona Denfenda Departamento nun pri NIFOj kaj NISAOj... sed unue: Ĉu vi preferus trovi freŝan kadavron de eksterterano aŭ de grandpiedulo?
-----------------------------------------
www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj
-----------------------------------------
La Famuloj - 3 - Elizabeth la 2a
Pietro kaj Carlos revenis por rakonti la historiojn de famaj personoj de nia nuna mondo... ĉi-foje ili babilos pri la plej longe daŭranta reĝino AŬ reĝo de la mondo, la moŝta virino reganta Unuiĝintan Reĝlandon jam de 70 jaroj, kaj kiu estas moŝte amata en 16 landoj tra la mondo... Elizabeth la 2a.
#esperanto #podkasto #queenelizabeth #lakompanio #lafamuloj
------------------------------
Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Lilibeth, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin viahejmen 😎 apogu nin per via ŝatklako ĉe www.instagram.com/lakompanio kaj www.facebook.com/lakompanio
Ankaŭ, se vi tre tre treee ŝatas nian aldonon al Esperantujo, apogu nin ĉe www.patreon.com/lakompanio
Ambaŭ helpoj bonvenas tre. Dankon, gemojosulo 😘
Ludi Ol Labori - 7 - Ne kontraŭdiru Kimjongun!
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori?
Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri kio okazas kiam vi trompas roboton en ŝakludo... sed unue:
Ĉu vi preferus esti reĝo de malriĉega lando, aŭ esti bufono de riĉega reĝo?
---------------------------------------------
#esperanto #esperantapodkasto #stultaĵoj
Ludi Ol Labori - 6 - Ne timu artefaritan intelekton!
Se vi kredas kio okazas sur ĉi tiu freneza mondo... atendu! atentu! Ĉi tion vi neniam aŭdis... akompanu al Kejti kaj Karlos tra la sesa epizodo de tiu ĉi babilrakontridmiksaĵo!
#esperanto #ludiollabori #esperantapodkasto #esperantopodcast
------------------------------------------
Se vi ŝatas ĉi tion, invitu kafon al ni per nia paĝo de Patreon: www.patreon.com/lakompanio aŭ aĉetu kelkajn el niaj varoj ĉe: www.frataro.com.br
Malfamaĵo - Epizodo 5
Ĉu vi scias kio estas Projekciologio? Ĉu sekreta societo? Ĉu diskreta? Ĉu stulta? Vi aŭdu la epizodon kaj decidu mem...
---------------------------------
Apogu nin ĉe Patreon.
#esperanto #malfamaĵo #podkastoenesperanto #podcastinesperanto #podcastenesperanto
Mitoj e2 - Ragnarok
Dum la dua epizodo de Mitoj, Carlos rakontos al ni pri la vikinga fino de la mondo, la Ragnarok, kaj pri kiel la dioj Aesir mem provokis la finon klopodante eviti ĝin, kaj mistraktante la familion de la ĥaosa ruzema dio Loki. Venontfoje, ni konos novan miton, heroon, aŭ legendon.
----------------------------------
Apogu nin ĉe Patreon www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #mitologio #ragnarok
Ludi Ol Labori - 5 - Ne fidu vendejajn deĵorantojn!
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri ege malsekuran vendejon, kaj kion ni preferus inter rasismaj beboj kaj beba vomo... sed unue: Ĉu vi preferus esti belega kaj stultega, aŭ inteligentega kaj enuiga?
-----------------------------------------
Se vi ŝatas niajn stultaĵojn, apogu nin ĉe:
#esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj
La Famuloj - 2 - Keanu Reeves
Ĉu vi jam rimarkis ke neniu malamas lin? Keanu Reeves estas, por ĉiuj kiuj lin konas, mojosa persono, kaj por ĉiuj kiuj lin konas persone, li estas ege ege bona persono. Li ne tro zorgas pri mono, pri posedaĵoj, pri superfluaĵoj... li estas la dua reenkarniĝo de Jesuo, certe.
AH! Se vi bone aŭdis ĉi tiun epizodon, aldonu pepaĵon, afiŝon aŭ simplan mesaĝon por inviti lin lerni Esperanton!!
#KanureeveslearnEsperanto #KeanuReeves #esperanto #podkasto #lakompanio #lafamuloj
------------------------------
Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Reeves, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin drinki bieron 😎 apogu nin per via ŝatklako ĉe instagram kaj facebook ankaŭ, se vi tre tre ŝatas nian aldonon al Esperantujo, apogu nin ĉe Patreon Ambaŭ helpoj bonvenas tre. -------------------------------
Vi ankaŭ povas spekti niajn vizaĝojn ĉe Jutubo.