Kial malkonektiĝas dum tranco la parto de nia cerbo kiu difinas tion kio estas ni, for el tio, kio ne estas ni? Ĉu ĝi estas la fenestro de ia dio, por ke ni trovu ĝin? Kiuj estas la similecoj inter la antikvaj kredoj? Kial fumi kanabon estas rekomendinda afero eĉ en religiaj cirkloj? Kial ni ne devas esti naivaj antaŭ akcepti inviton al Piramida Negoco? Ĉiujn ĉi demandojn ni ne respondos, sed ja, iel, ni pritraktos dum ĉi tiu epizodo. Ne forgesu kundividi, aŭ almenaŭ sendi al ni mesaĝon pri tio, kion vi (mal)ŝatas de nia programo. Ĝis la venonta vendredo!