Fremdulo 3. Mia luksa vivo
By Fremdulo
Telegramo: t.me/fremdulo
Fremdulo 3. Mia luksa vivoJan 14, 2021
3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2)
Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili.
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1)
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon!
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/06 Publika debato tviteriĝas
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/05 Resumo de 2021
Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo.
Jarkompaso: yearcompass.com/eo
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/04 Ĝojo pri la neebla
En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/03 Reveno al Parizo
En novembro mi sukcese iris al Parizo por viziti mian amikinon kaj ankaŭ iom rekonatiĝi kun la urbo. Mia reveno ne estis tamen tiom sukcesa…
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/01 Kiel mi trovis loĝejon en Varsovio
Serĉado de loĝejo povas esti malfacila en ĉiu urbo en la mondo, kaj ankaŭ la varsovia loĝejmerkato havas siajn specifajn malfacilaĵojn. Mi tamen sukcesis ekhavi iun loĝejon por mi – kiel mi faris tion? Kaj kiun impreson mi havas pri tio post kiam mi travivis kelkmonatan serĉadon de loĝejo en Parizo? Aŭskultu mian rakonton pri tio en la unua epizodo de la dua serio de #Fremdulo!
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/00 Anonco de Fremdulo 2
Saluton kaj bonvenon al la dua serio de Fremdulo! #fremdulo
Aŭskultu ĉe Anchor, Spotify, Google Podcasts, Apple Podcasts kaj pli!
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
1/22 Kvazaŭ nenio okazis
En la resuma epizodo de la podkasto (aŭ ĉu nur de la unua serio?) mi parolas pri miaj rimarkoj post reveno al Pollando.
Rimarkoj, notoj kaj komentoj bonvenas ĉe t.me/tkubis.
1/21 Polaj mankaĵoj
Ĉi-semajne mi revenas al Pollando! Kaj tuj antaŭ mia reveno mi pripensas iom pri la aferoj kiuj mankis al mi en Francio dum mi estis ĉi tie.
1/20 Esperantistiĝdatreveno
🎂🎉 Antaŭ precize dek jaroj mi komencis lerni Esperanton. Pro tiu okazo en la 20-a epizodo mi iom retrorigardas la decidon kaj provas juĝi kiagrade ĝi influis mian postan – kaj nunan – vivon.
Cetere, la manko de muziko havas kelkajn kialojn, el kiuj nur unu estas ke mi estas pigra. Vi estas bonvenaj plendi se tio tro ĝenas.
1/19 Kontraŭvola radio-aŭskultanto en Francio
📻 Pro la koincido de diversaj okazaĵoj foje mi estas iasence devigata aŭskulti francajn radiostaciojn. Kaj mi kaptis la okazon por povi iom plendi pri la francaj radioj ĝenerale.
1/18 Reveno al 🇵🇱 (kaj aliaj libroj kiujn mi nun legas)
Ĉi tiu epizodo komence temas nur pri miaj plendoj kaj mia sinteno al la reveno al Pollando… Sed poste mi komencas paroli ankaŭ pri la libroj kiujn mi lastatempe fin- aŭ ek-legis.
- Retour à Reims (Didier Eribon)
- Głos (Wojciech Mann)
- Historia muzyki polskiej (red. Stefan Sutkowski)
1/17 Vikihobioj
Vikihodiaŭ mi vikirakontos iom pri miaj vikihobioj kaj pri tio kion mi vikifaras kiam mi fakte devus vikiprepari vikilaboraĵojn por mia vikiuniversitato. Vikivojaĝo: https://eo.wikivoyage.org
muziko: airtone – resonance feat. SackJo22, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/61321
1/16 Novjaro en Liono
Plenigu vian Jarkompason! https://yearcompass.com
muziko: Martijn de Boer (NiGiD) – Malenky Prospekty feat. Javolenus, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/56495
1/15 Kial mi decidis intervjui homojn
En la unua postkristnaska, kaj samtempe la lasta ĉi-jara epizodo mi rakontas pri miaj plej baldaŭaj planoj kaj finfine! – mi klarigas kial mi decidis fari kaj publikigi la du intervjuojn (en epizodoj #12 kaj #13). Mi ankaŭ konfesas ke mi eble ne tro kontentas pri ili…
muziko: cdk - Sunday de Analog By Nature kaj Aussens@iter, laŭ la permesilo CC BY: http://dig.ccmixter.org/files/cdk/53755
1/14 Kiel (ne) festi Kristnaskon en Francio
Feliĉajn jarfinajn festojn! Aŭ… ĉu oni tamen povas festi ion? Kio surprizis min pri la franc(i)aj decembraj festoj?
muziko: Bad Readings de Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/62034
1/13 “Mi decidis plue partopreni Esperantajn eventojn” – interparolo kun Beniamin Stecuła
En la dua intervjua epizodo aperas Beniamin, 24-jara esperantisto el Bytom (PL). Ni parolas pri niaj spertoj kiel novuloj, obstakloj por partopreni Esperanto-eventojn, kaj fine pri la planoj de Beniamin por plua Esperanto-agado. Beniamin rakontas ankaŭ iom pri sia magistra laboraĵo, en kiu li prezentis programon kiu prilaboras tekston en Esperanto.
muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/62216
1/12 Novulo en Esperantujo – interparolo kun Tymoteusz Smoliński
En ĉi tiu epizodo mi parolas kun Tymoteusz (Tymek) Smoliński pri lia sperto en Esperantujo, lia kompreno pri la Esperanta kulturo kaj pri lia unua Esperanto-evento. Ĉu oni povas kontribui al nia kulturo per esperantlingvaj memeoj? Ĉu Esperanto kaj esperantismo povas esti parto de ies identeco? Aŭskultu kiel la aferojn vidas Tymek, esperantisto ekde du jaroj.
1/11 “Ĉiuj ni amegas Usonon” – nova albumo de LPG
Ĉi tiun epizodon mi dediĉas al recenzo de la nova koncertalbumo de La Perdita Generacio – ĉar kiel ŝatanto de LPG mi ne povis tute ne komenti la longe atendatan aperaĵon. Ĉu vi pensas ke mi ŝatas la novaĵon?
Aĉetu la albumon ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/fr/pop-rock-hip-hop-electro/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html
Aŭskultu la albumon ĉe Spotify: https://open.spotify.com/album/2iFi0inIthchVeCOk9P9Mz?si=MTk_pAsFSwCmTk8y0TTgyQ
1/10 🦷 Dentodolore
Ĉi-epizode mi traktas iom tiklan temon, aŭ almenaŭ temon pri kiu sufiĉe multaj personoj estas sentemaj. Temas pri sano, aŭ pli precize denta sano, dentistaj seancoj kaj mia sperto kun la dentista sanservo en Francio.
muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/62216
1/09 Esperanto-movado, -kulturo, -podkastoj
Hodiaŭ mi babilos pri mia remalkovro de la Esperanta kulturo, iom pli persone ol antaŭe. Pri muziko, pri tradukoj, pri podkastoj kaj la amatoreco en nia movado.
Por la unua fojo la kruda materialo antaŭ muntado havis pli ol duonhoron. Ĉu vi rekonos en kiuj lokoj mi decidis forigi fragmentojn?
muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav
1/08 Defioj pri tradukado de muzika teksto
Mi rakontas pri la defioj kiujn mi devis respondi dum tradukado de tre specifa muzika teksto.
La tradukita parto de la bildstrio troveblas ĉe http://verkoj.com/bildrakontoj/historio-de-la-muziko/
muziko: another perspective de panu, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/panumoon/60396
1/07 Sed kion vi fakte studas?
Ĉi-epizode mi per longa babilado respondas al la kurta demando: “kion vi studas?”. Mi ankaŭ rakontas iom pri la enhavo de mia venonta diplomlaboraĵo.
Referencoj por la emika kaj etika vidpunktoj:
Kubik, G. (1996). “Emics and Etics Re-Examined, Part 1: Emics and Etics: Theoretical Considerations”. African Music, 7(3), 3-10. URL: https://www.jstor.org/stable/30250055
Pike, K. L. (1990). “On the Emics and Etics of Pike and Harris”. En: Emics and Etics. The Insider/Outsider Debate (pp. 28-47). Newbury Park, London, New Delhi: Sage Publications.
muziko: Easy Peter, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/61101
1/06 El Turo rekte al reenfermiĝo
Pri la manifestacioj en Pollando, pri la enfermiĝo en Francio… kaj pri mia vizito en Turo.
Jes, *abortigo, ne aborto.
muziko: Journey Into Sleep, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/57182
1/05 Estas unu trompulo inter ni
Ene de la buŝa spacoŝipo troviĝas unu trompulo. Kie ĝi situas?
muziko: Jakub Żuber - Late Night Commute, https://soundcloud.com/thoughts_wav
1/04 Ekskursoj kaj vojaĝoj
En ĉi tiu epizodo (registrita ĵaŭdon, la 15-an de oktobro 2020) mi rakontas pri miaj vojaĝoj kaj ekskursoj – pasintaj kaj estontaj.
Nur dum la muntado mi rimarkis ke la sonkvalito estas malpli alta ol en la antaŭaj epizodoj – pardonu! Mi strebos ripari tion en la venontaj!
muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav
1/03 KOVIM-19 en Francio
Mi venis al Francio en tre specifa momento – en la tempo de la kronvirusa pandemio. Kiel la situacio aspektas en Francio? Ĉu mi povas senti min sekura? Ĉu estas io surpriza pri la franciaj sanitaraj reglamentoj?
muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav
1/02 Kiel (ne) serĉi loĝejon en Parizo
La serĉado de la loĝejo estis por mi unu el la plej streĉigaj aferoj de la somero. Necesis obstino, pacienco kaj… bonŝanco. Sed fine mi sukcesis. Aŭ ĉu mi ne sukcesis?
muziko: Still Water Romance, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/54447
1/01 La unuaj ŝokoj
Saluton! En tiu ĉi epizodo mi prezentas min kaj iom klarigas kio estos tiu ĉi serio.
Mi intence ne priparolis pli detale kelkajn aferojn por havi materialon por postaj epizodoj. Ĝis la sekva fojo!
muziko: Bossa for Nights, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/61758
1/00 Anonco
muziko: Jakub Żuber - Late Night Commute, https://soundcloud.com/thoughts_wav